Bolivara Alternativo por Ameriko

Bolivara Alternativo por Ameriko
emblemo
internacia organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco aprilo 2005 vd
Lando(j) Venezuelo vd
Sidejo Karakaso
Lingvoj

class="wikidata-content" | hispana lingvo
angla lingvo
keĉua lingvaro
ajmara lingvo
gvarania lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Alternativo Bolivara por Ameriko (mallonge ALBA laŭ la hispana Alternativa Bolivariana para las Américas) - estas projekto de komuna merkato kiu, anstataŭ bazita sur merkata konkurenco, bazas sin sur solidareco kaj komplementeco. Ĝia slogano estas: Ĉiu lando donas al aliaj pri kio ĝi disponas kaj ricevas de la aliaj kion ĝi bezonas. La projekto estas subtenata de Bolivio, Kubo kaj Venezuelo; la estonta en 2006 elektita Prezidento de Nikaragvo manifestis sian intencon aliĝi al ĝi; ĝi estas projekto klare kontraŭa al novliberalismo kaj alternativo al tiu de ALKA proponita de Usono aŭ de la duflankaj liberkomercaj traktatoj instigataj de Usono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne